Liberala kristanismo

La liberala kristanismo estis religia kaj politika fluo, naskiĝinta kaj disvolviĝinta en la Eŭropo de la 19-a jarcento, kiu celis akordigi la kristanan pensadon kun la liberalaj principoj de civilaj kaj socialaj liberecoj. Temis pri movado kaj teologia kaj politika. Tiu pensfluo havis apartan gravecon ene de la Katolika Eklezio.

Se preskaŭ tuta la tradicia eŭropa protestantismo povas esti konsiderata liberala, ne tiel en Usono, kie radikiĝis konfesioj inspire konservemaj. En Usono, do, oni difinas apartenantaj al liberala kristanismo la membrojn de iuj protestantaj eklezioj, kies multaj devenantaj el la puritana kaj kongregaciisma medioj, kiuj distingiĝis per progresismaj pozicioj en etika kaj socia kampoj. Necesas ĉi tie substreki ke en la anglosaksa mondo “liberalismo” entenas nocion malsaman al tiu eŭropa kaj praktike signifas politikan maldekstron.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search